|
|
||||||||||||||||
|
Mi faris miajn studojn ĉe la Fakultato pri Juraj kaj Sociaj Sciencoj de la Pontifika Katolika Universitato ĉe Santiago de Ĉilio. Mi finis miajn studojn en 1987, kaj ricevis mian titolon kiel Licencito pri Juro en 1990. La titolo kiel Advokato donis al mi la Supera Kortumo pri Justico de Ĉilio en 1990. Ekde tiam mi dediĉas al la libera ekzercado de mia profesio en mia propra oficejo; kaj krome mi faras klasojn ĉe Teknikaj Superaj Institutoj nomataj Instituto de Massachussets, ( klasoj pri Komerca Juro, Labora Juro, Kriminala Juro, Enkonduko al Jura Scienco) , ankaŭ ĉe la Instituto AIEP, en la Universitato Los Lagos en la urbo kie mi loĝas Curicó(pron. Kuriko') En la urbo ankoraŭ oni ne praktikas specialiĝon ĉe la advokatoj kiel okazas en grandaj urboj, por tio oni devas sperti en preskaŭ ĉiuj branĉoj. Se vi ne faras tion, vi ne sukcesos havigi al vi klientojn, do... Sed, ĉefe mia oficejo dediĉas sin plej parte al jenaj materioj:
Se Vi deziras ekkoni pli pri la Ĉilia Juro, havigi al si juran konsilanton en Ĉilio, ne hezitu kontakti nin, kaj vi estos adekvate kaj ĝustatempe servota. English Spoken / Man spricht Deutsch / On parle français/ Se fala português / Si parla italiano / Oni parolas Esperanton
|
||||||||||||||||
|
INDEX | biografio | Mia Laboro | Mia urbo kaj lando | CE4JLK | fotoj | hobioj | esperanto | skoltismo | skoltismo & esperantismo |