| SIGNUNO
Persigna Esperanto Langage gestuel pour l'espéranto Signed Exact Esperanto |
|
| Enkonduko |
Signuno estas preciza gestlingva formo de Esperanto,
kaj celas esti utila por homoj kiuj volas komuniki en la internacia lingvo tiel ke Esperanto estu efika ne nur skribe kaj parole sed ankaŭ mane. Aldone, Signuno povus kuraĝigi Esperantistojn lerni siajn etnajn signolingvojn kaj eĉ povus motivigi surdulojn evoluigi Gestunon kune kun Signunon.
Oni povus simplece resumi ke Signuno estas Esperanto plus Gestuno. Ĝia vortaro estas bazita sur Gestuno, sed pli ampleksa, iom pli preciza, kaj kun pli da interna logiko. Kaj ĝia gramatiko estas bazita forte sed subtile sur Esperanto, tiel ke ĝi kapablas samtempe uzi pli Gestunecan gramatikon (kiam gestanto tion deziras) do pli naturajn surdecajn signolingvajn elementojn.
Oftaj demandoj * Historio kaj estonteco * Ĉefaj celoj * Terminaro * Signoskribado * Ligoj * Diskutejo * Kontakto |
||||||
| Baza Signuno | La plej facila sed iom malrapida nivelo por Signuno, lernebla ene de unu-du horoj. Kun nur la ĉefmano antaŭ la korpo, oni povas signi la literojn (je polmo antaŭen) kaj numerojn (je polmo dorsen). Detaloj pri Baza Signuno kaj Baza Signuno por blinduloj.
|
||||||
| Plena Signuno | Rapida, flua nivelo por Signuno, bazita sur Gestunaj kaj Esperantaj radikoj.
Radiko egalas al unu (el 53) aŭ du mana(j) formo(j) metita(j) ĉe unu loko (el 64) en ia orientiĝo sur la korpo, aero, aŭ alia mano. Vorto egalas al sinsekvo da radikoj (aŭ unu radiko) plus manmovo je la fina radiko por doni la gramatikan finaĵon.
En Plena Signuno estas Gogestoj (por la plej oftaj Esperantaj radikoj, bazitaj sur Gestuno, unu mana formo metita ĉe manloko) kaj estas multaj Egestoj (por ĉiuj radikoj, bazitaj sur Esperanto, du algoritme elektitaj manaj formoj metitaj ĉe iu manloko). Jen detaloj pri Plena Signuno kaj la Plena Vortaro, kaj la vortaro en internacia signoskribado.
| ||||||
| Tradukoj | Iuj tekstoj tradukitaj en plenan Signunon: |