Celoj kaj sekvaj subceloj
- Baza Signuno estu la plej minimuma literaro kaj ciferaro. Ĝi estu bazita, kie eble, sur Gestuno.
- La literoj de Baza Signuno, por universaleco, rapideco, kaj sano, estu signebla per unu mano sen radikaj movoj.
- La ciferoj de Baza Signuno estu la plej naturaj plej nekoliziantaj.
- Plena Signuno estu kodo (ne lingvo mem) de Esperanto. Signuno ne celu estu pli. Estas la responseco de la surduloj krei veran internacian signolingvon, eventuale plibonigante Gestunon, eventuale pruntante el Signuno.
- Plena Signuno estu kompromiso inter lernfacileco, denaskebleco, uzebleco/rapideco/sanaspekto, potenco/stokegeco, kaj natureco/bildeco.
- Por la lernfacileco de Plena Signuno, estu nur eta aro da facilaj reguloj.
- Por la lernfacileco de stokegita Plena Signuno, ĝi utiligu Esperanton (per preskaŭ senescepta algoritmo) kiam temas pri manformoj.
- Por la lernfacileco de Plena Signuno, ĝi utiligu Gestunecon (aŭ aliaj signolingvojn) kie eble kiam temas pri manlokoj kaj manformoj.
- Por rapideco/ktp de Plena Signuno, la mil plej oftaj vortoj estu unuformaj.
- Por rapideco/ktp de Plena Signuno, la vortoj de la plena vortaro estu ne pli ol duformaj.
- En Plena Signuno, la vortstoko estu kapabla doni 25,000+ radikojn de Esperanto.
- En Plena Signuno, pro kompromiso inter rapideco kaj riĉeco, la vortstoko havos neĝenantajn homonimojn.
- Por uzebleco, Signuno estu komprenebla de blindsurdaj homoj.
- Komunikante skribe, oni devas ne uzi Signunoskribon anstataŭ Esperanton (krom kompreneble kiam temas pri klarigo de signoj mem).
- Komunikante signe, rimarkinte ke homonimado ne eviteblas, oni devus lipi la Esperantajn vortojn samtempe kun la signado. Ĝenerale vortoj kun sama f/v p/b/m ne estu mane homonimaj.
Hejmo