| SIGNUNO |
Ĉu signolingvo jam estas internacia?
Tute ne, male, ekzistas multaj signolingvoj tra la planedo. Ankaŭ la surdularo posedas sian lingvan riĉecon.
Ekzemple, ASL (la Usona) malsamas ol BSL (la Brita) kaj eĉ la manalfabeto de ASL uzas nur unu manon, dum tiu de BSL uzas du.
Signolingvoj ja estas inter si ĝenerale iom pli similaj ol parolaj lingvoj (ŝajne
pro tio ke estas kelkaj bildecaj signoj kaj ke iuj gramatikeroj estas spacaj aŭ mienaj) sed la diferencoj povas tamen esti grandegaj.
Konklude, restas bezono por iu internacia signolingvo.
Kio pri Gestuno kaj Internaciuma Signolingvo?
Gestuno ankoraŭ iagrade vivas kaj estas uzata ekzemple ĉe Manifesto 2000 (Unesko) kaj WFD/FMS (Federacio Monda Surdulara).
Trovi informojn pri Gestuno estas tre malfacile, kaj la ĉeffonto certe estas la libro de 1975, ISBN 0950418706, kiu enhavas iom pli ol 1470 signojn fotografe (sed neniu gramatikon).
Internaciuma Signolingvo estas onidire la naskiĝanta piĝino en Eŭropo; malkiel Gestuno, ĝi havas
nek oficialan vortaron nek aprobon de UN-rilata instanco, kaj trovi informojn pri ĝi estas preskaŭ neeble!
Signuno neniel konkurencas kontraŭ Gestunon - estas la responso de surduloj kaj denaskaj signolingvanoj pluevoluigi Gestunon (oni eĉ rajtas prunti el Signuno se tio plaĉas).
Kio do estas Signuno?
Signuno estas signolingvo por Esperanto. Signuno simple estas kodigo de Esperanto,
havante la saman gramatikon kaj radikaron. Kie oportune, Signuno uzas la Gestunan signon por la koresponda Esperanta radiko. Oni povus diri ke Gestuno + Esperanto = Signuno, sed kompare kun Gestuno, Signuno havas pli grandan vortstokon kaj pli klaran gramatikon.
Rimarku bone ke Signuno neniel celas anstataŭigi la aliajn signolingvojn (nek Gestunon), sed male, esperas ke konatiĝo kun Signuno inspiras
Esperantistojn lerni sian propran lokan signolingvon.
Ĉu Signuno estas facile lernebla?
Se vi jam scipovas Esperanton, tiam Signuno estas ja facile lernebla, eĉ se vi ne antaŭe studis signolingvojn.
Por Baza Signuno, vi nur ellernu kelkdek manformojn. Per tio vi povos signi Esperanton, tamen nur alfabete do malrapide.
Pli natura kaj pli rapida estas Plena Signuno. Por ĝi, lernu la manformojn kaj la manlokojn, poste, konatiĝi kun la radikaro (la tiel nomataj gogestoj kaj egestoj).
Per tiuj kaj la manmovoj, vi povos, helpe de la manalfabeto laŭnecese por nomoj, signi flue en stilo kiu (je realisma nivelo) kongruas kaj
aspektas kiel la aliaj signolingvoj, jen kontentiga Esperanto-signolingvo.
La kreado de Signuno.
La problemo kun la signosistemoj, kiuj estas koditaj formoj de
aŭdantaj lingvoj, estas, ke oni ne povas paroli ilin flue. La ĉefa
problemo estas, ke oni uzas tro da tempo paroli tiumaniere. La solvo
de la problemo, en la veraj signolingvoj, estas kreado de gramatiko
de spaco anstataŭ gramatiko de sekvanteco. En Signuno, la solvo estas uzo de (homonimitaj) gogestoj por la plej oftaj morfemoj kaj la uzo de samtempaj (man)movaj por ĉiuj finaĵoj.
La dua plej serioza problemo estas la grandeco de la vortstoko. En Signuno
la solvo estas, apud homonimeblaj gogestoj, multaj "senesceptaj" egestoj (foje homonimitaj sed kun lipa/gogesta distingado).
La signoj estis elektitaj laŭ kelkaj reguloj, plej grave Gestuno kaj bildeco (kvazaŭ tuj-komprenebleco) kaj interna Signuna reguleco.
Manieroj signi.
Dekomence Signuno celas du sign-manierojn - unue por surduloj, due por blinduloj/sekreteco.
Aldone, Signuno celas resti komprenebla kiam oni uzas nur unu manon (la alia mankas aŭ portas bebon ktp).
Kiel skribi Signunon?
Per aŭ Signwriting, aŭ Signunskribsistemo.
Por lerni aŭ kontribui Signunon, oni devas unue elscii Signunoskribon.
Signunoskribo
klarigas la permesatajn manlokojn (00-63), manformojn (A-Z kaj a-z kaj @), kaj manmovojn (\/ -- /\ ~~ * ** ktp),
ĝi donas rimedon skribi kaj priskribi precize kaj koncize signon.